Vi, muelsklavinoj, povas dolĉe dormi sur la kuŝejo, vane volas kok' matena vin jam alarmi per kriad', ĉar laboron vian donis al nimfaro la dia Deo; jen kiel facile tiuj saltas nun tra muela rad', tiel ke l' skuataj aksoj, radoradioj dum turniĝo turnas kun si ankaŭ l' ŝtonon por la dispistad' de la gren' Gaje vivu ni, ĝojante pri l' donaco de granda riĉo, kiun la diino donas al ni jam sen ŝarĝo de pen'! |